La Batalo de Lodi, nomita ankaŭ Batalo de la ponto de Lodi, okazis la 10an de Majo 1796 inter trupoj de Francio estritaj de la tiama generalo Napoleono Bonaparte kaj la ariergardo de armeo de Aŭstrio estrita de Karl Philipp Sebottendorf, ĉe Lodi, Lombardio. La ariergardo estis venkita, sed la ĉefa korpuso de la Aŭstria Armeo de Johann Peter Beaulieu havis tempon retiriĝi.
La Batalo de Lodi ne estis decida engaĝiĝo, ĉar la Aŭstria Armeo sukcese povis fuĝi. Sed ĝi iĝis centra elemento en la mito por Napoleono kaj, laŭ Napoleono mem, kontribuis konvinki lin ke li estas supera al aliaj generaloj, kaj ke lia destino kondukos lin al atingo de grandaj sukcesos.[1]